Jigdal (de la komencvorto, hebree יִגְדָּל aŭ יִגְדַּל) estas juda religia poemo, verŝajne verkita en la 14-a aŭ 15-a jarcento. La aŭtoro ne estas certe konata, sed la itala juda poeto Immanuel la Romano (1261-1328) kaj la hispana Daniel ben Jehuda Dajan estas menciitaj iom konjekte. La poemo estas versa adapto de la 13 principoj de Maimonido, celante koncize prezenti la kernajn punktojn de la judaj religiaj kredoj. Jigdal estas vaste kantata de la judaro kiel himno en la sinagogaj Diservoj; la specifaj kuntekstoj en kiuj oni kantas ĝin varias laŭ la tradicioj. Aŝkenaza kantado enhavas nur 13 strofojn kaj rekantas la finan strofon por plenumi la metrikon, sed en la sefarda kantado oni aldonas 14-an, resuman strofon.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search